Ni mobiliziĝu kontraŭ la diktatoraj reĝimoj, la imperiaj agresoj kaj IŜ ! Forpuŝu la sekurecajn, rasismajn kaj rigorecajn politikojn

La intensigo de la konflikto kondukita de la imperiaj potencoj (Usono, Rusio, Eŭropaj ŝtatoj, ktp.) kaj regionaj (Sauda Arabio, Kataro, Turkio, Irano) en Mezoriento, tiujn pasintajn monatojn, draste tuŝis tiujn regionajn popolojn. Ĝi estas rezulto de pluraj formoj de la kontraŭ-revolucio, reprezentataj de la diktatoraj kaj kontraŭ-revoluciaj reĝimoj kaj de la islamaj reakciaj fortoj kiel IŜ, kunigita kun la volo de la grandaj internaciaj kaj regionaj potencoj, trudi sian politikan kaj ekonomian hegemonion sur la regiono.

En Sirio, la ĉefa formo de la kontraŭ-revolucio manifestiĝas per la subteno al la reĝimo de Al-Assad, ĉu per la murditaj atakoj kondukitaj de Rusio kaj la interveno de la Islama respubliko de Irano, de la Hezbollah, de la irakaj reakciaj konfesiaj milicoj, ĉu per la malfido de la okcidentaj potencoj al la demokratiaj kaj siriaj revoluciaj fortoj, inkluzive de la kurdaj.

Tiuj fortoj, kiuj luktas favore al demokratia kaj socia alternativo estas la ĉefaj celoj de la reganta siria reĝimo, de la imperiistoj, kaj de ties aliancanoj en la regiono. Ankaŭ la demokratiaj siriaj fortoj estas la celo de la reakciaj islamaj fortoj, iam-tiam subtenataj, rekte aŭ nerekte, de la monarkioj de la Golfo kaj Turkio.

Kaj, kiel kutime, la virinoj estas la ĉefaj viktimoj de tiuj militoj pro, interalie, la multobligo de seksperfortoj, forkaptoj, kaj eĉ vendoj.

IŜ estas rezulto, unuflanke de la imperiistaj agresoj internaciaj kaj regionaj, aliflanke de la diktatora karaktero, kaj de la konfesia aspekto de la regionaj reĝimoj, ĉefe en Irako kaj Sirio.

La kreskado de la konfesiaj streĉoj en la regiono, estas ankaŭ konsekvenco de la kunigo de tiuj elementoj.

En tiu kunteksto, estas kompreneblaj la atencoj en Ankaro, Bejruto, Parizo, Kuvajto, Sauda Arabio, Tunizio, aŭ la atenco kontraŭ la rusa aviadilo en Egiptio. Inverse, tiuj atencoj nur plifortigas la radikon de la malbono, t.e la Ŝtata terorismo.

La retoriko de la milito kontraŭ terorismo, havas kiel efikon, plifortigon de la sekurecaj, militistaj kaj rasismaj politikoj. Tiu milito, lanĉita de la imperiismaj potencoj, ebligis pravigi pluigon de la diktaturoj, restrikton de la liberecoj, la represion kontraŭ ĉia politika aŭ socia opozicio, la kreskadon de rasismo, ĉefe islamofobio.

Aliparte, tio instigas Francion, Rusion, Usonon, Turkion kaj la sirian reĝimon – eĉ, se ĉiu rolulo havas siajn proprajn interesojn kaj motivojn – kunordigi, je rekta aŭ nerekta maniero, iliajn atakojn kaj militistajn manovrojn en Sirio.

Je la nomo de milito « kontraŭ terorismo », kondukita de François Hollande en Sirio kaj Irako, en ties aŭtoritata antaŭfuĝo kaj lia nekapablo provizi politikajn kaj sociajn respondojn al la aspiroj de la popolaj klasoj de Francio, la potenco volas enregimentigi la socion.       

Je la nomo de laŭdire « valoroj de Francio », la liberecoj estas atakataj!

En la sama logiko, ekde nun, estas indikataj kiel internaj malamikoj la senlegitimuloj, la islamanoj, la vualitaj virinoj, la romaoj, la eksterlandanoj, ktp.

En la regiono Granda Mezoriento, ni spektas pli da represio kontraŭ la politikaj opoziciantoj kaj la sociaj movadoj, kiel ni povas konstati en Egiptio kaj aliloke, kie la mortokondamnoj okazas laŭ centoj.

La portempa malĉeesto de mobiliziĝo en larĝaj sektoroj de konfuzataj popolaj homamasoj, necesigas plenumon de konsciaj kaj konstruivaj iniciativoj, nome:

-Kontraŭstari la liberdetruajn politikojn, defendi la demokratiajn rajtojn de ĉiuj.

-Kontraŭstari ĉiujn imperiajn agresojn, kaj ĉiujn kontraŭ-revoluciajn kaj diktatorajn Ŝtatojn de la regiono. 

-Kontraŭstari la okcidentan militistan kampanjon kondukitan en Sirio – kontraŭ la bombadoj, kaj ĉiu alia rekta partopreno de la okcidentaj militistaj fortoj kaj/aŭ la fortoj subtenataj de Okcidento surterene.

-Lukti kontraŭ ĉiuj formoj de la kontraŭ-revolucio.

-Lukti kontraŭ la sekurecaj politikoj represiaj, rasismaj kaj rigorecaj.       

-Lukti kontraŭ « fortresa Eŭropo », por malfermado de la landlimoj, kaj por decaj vivkondiĉoj de la rifuĝintoj kaj migrantoj.

-Plifortigi la solidarecon kun la popolaj homamasoj, kiuj batalas favore al sia liberigo kaj emancipado en Granda Mezoriento kaj en la mondo.

Solidareco kun la demokratiaj kaj progresemaj fortoj kontraŭ-imperiismaj en la araba regiono, kaj ĉie en Granda Mezoriento.

Solidareco kun la popoloj de Maŝreko kaj Magrebo en iliaj legitimaj luktoj por emancipado, kaj kontraŭ ĉiuj fremdaj agresoj : la emancipigo de la popoloj de la regiono estos verko de tiuj popoloj mem.

--- 

Courant de La Gauche Révolutionnaire en Syrie 

Forum Socialiste - Liban

Courant Al Mounadil-a (Maroc)

Socialistes Révolutionnaires - Egypte 

Ligue de la Gauche Ouvrière (LGO) - Tunisie 

Nouveau Parti Anticapitaliste (NPA) - France

Parti Socialiste des Travailleurs - Royaume Uni

Socialisme Révolutionnaire au 21e siècle ( RS21) - Royaume Uni

Editeurs, Salvage - Royaume Uni

Ligue Communiste Révolutionnaire - Socialistische Arbeiderspartij - Belgique 

SolidaritéS - Suisse 

Socialistes Internationalistes Ecosse (ISS) - Ecosse 

Alternative socialiste (Australie)

Socialistes Internationalistes- Pays-Bas

Organisation Socialiste Internationale- Etats-Unis

En lucha-En lluita - Etat Espagnol

Sosyalist Demokrasi İçin YeniYol - Turkey

Emancipation Démocratique - Morocco

Socialist Resistance - UK

Anticapitalistas- Etat Espagnol

Le Mouvement de Redressement Libyenne

Internationale Sozialistische Linke- Allemagne

SAP-Grenzeloos- Pays-Bas

Socialist Workers Party- Irland

Platform "Open Left"- Russie

Revolutionär Sozialistischer Bund- Allemagne

Socialist Review Center- Kurdistan

Revolutionary Socialist Workers' Party- Turquie

Solidarité Socialiste avec les Travailleurs en Iran (SSTI- France)

Solidarité- Australie

Le Collectif Solidarité Iran Paris- France

International Socialist Organisation – Aotearoa/New Zealand

Radical Socialist – India

Japan Revolutionary Communist League (JRCL) – Japan

National Council of Internationalist Workers (NCIW) – Japan

Farooq Tariq, general secretary Awami Workers Party (AWP) – Pakistan

Nava Sama Samaja Party (NSSP) – Sri Lanka

News and Letters Committees – USA

And:

Achin Vanaik, Retd. Professor of International Relations, University of Delhi – India

Rohit Prajapati, Environmental & Trade Union Activist, Gujarat – India

Kunal Chattopadhyay, Editor, Radical – India 

Yohichi Sakai, Japan Revolutionary Communist League (JRCL) – Japan

The Freedom Socialist Party- USA

Democracia Socialista - Argentine

Izquierda Anticapitalista Revolucionaria, Spanish State